Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Am Flusse Germana Arg-529-263 2004-09-06 08:27 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ĉe rivero Esperanto 1994-07-12 Arg-530-263 | MR-271-1 2004-09-06 08:30 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Am Flusse

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Ĉe rivero

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Verfließet, vielgeliebte Lieder,   Disfluu, kantoj vi, por ĉiam,
Zum Meere der Vergessenheit!   Karegaj, mi forgesu vin!
Kein Knabe sing entzückt euch wieder,   Vin knab’ ne kantu rave iam
Kein Mädchen in der Blütenzeit.   Kaj ne dum florsezon’ knabin’.
 
Ihr sanget ja nur meiner Lieben;   Por karulino nur kantitaj
Nun spricht sie meiner Treue Hohn.   Vi estis, nun mokanta min.
Ihr wart ins Wasser eingeschrieben,   En akvo estis vi skribitaj,
So fließt denn auch mit ihm davon.   La akvo forfluigu vin.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).
  Traduko de la Germana poemo "Am Flusse"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1994-07-12.