Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Am Flusse Germana Arg-529-263 2004-09-06 08:27 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Ĉe rivero Esperanto 1994-07-12 Arg-530-263 | MR-271-1 2004-09-06 08:30 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Ĉe rivero

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Disfluu, kantoj vi, por ĉiam,
Karegaj, mi forgesu vin!
Vin knab’ ne kantu rave iam
Kaj ne dum florsezon’ knabin’.
 
Por karulino nur kantitaj
Vi estis, nun mokanta min.
En akvo estis vi skribitaj,
La akvo forfluigu vin.
 
Traduko de la Germana poemo "Am Flusse"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1994-07-12.