Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Charles Chatelanat Cantique suisse Franca Arg-1597-257 2013-01-30 13:09 Manfred nur tiun aldonu
Flurin Camathias Psalm svizzer rumanĉa Arg-1599-257 2013-01-30 14:43 Manfred nur tiun aldonu
Cmillo Valsangiacomo Salmo svizzero itala Arg-1598-257 2013-01-30 14:20 Manfred nur tiun aldonu
Leonhard Widmer * Schweizerpsalm Germana Arg-520-257 2013-01-30 13:39 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Svislanda psalmo Esperanto 2004-07-11 Arg-521-257 | MR-422-1 2014-04-23 10:57 Manfred nur tiun forigu

Leonhard Widmer,
Schweizerpsalm

 

Leonhard Widmer,
Svislanda psalmo

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Deutschsprachiger Urtext der ab 1981
gültigen Schweizer Nationalhymne
  Internacialingva versio de la - ekde
1981-04-01 - valida Svisa nacia himno,
tradukita laŭ la origina germana-lingva
teksto
 
Trittst im Morgenrot daher,   Venas vi en la aŭror’,
Seh' ich dich im Strahlenmeer,   Vidas en mateno hor’
Dich, du Hocherhabener, Herrlicher!   Vin ni jen en Via glor’, ho Sinjor’!
Wenn der Alpenfirn sich rötet,   Dum ruĝiĝas montglacio,
Betet, freie Schweizer, betet!   Preĝu, homoj de Svisio!
Eure fromme Seele ahnt   Antaŭsentas ĉiuj ni,1)
Gott im hehren Vaterland,   Dio, Vin en la patri’,
Gott, den Herrn, im hehren Vaterland.   Dio, Vin en kara la patri’!
 
Kommst im Abendglühn daher,   En la ardo de l’ montar’,
Find'ich dich im Sternenheer,   En la brilo de l’ stelar’
Dich, du Menschenfreundlicher, Liebender!   trovas ni vin kun ador’, ho Sinjor’!
In des Himmels lichten Räumen   En ĉiela alta spaco
Kann ich froh und selig träumen!   Ĝoje sonĝas mi en paco!
Denn die fromme Seele ahnt   Antaŭsentas ĉiuj ni,
Gott im hehren Vaterland,   Dio, Vin en la patri’,
Gott, den Herrn, im hehren Vaterland.   Dio, Vin en kara la patri’!
 
Ziehst im Nebelflor daher,   Supre en la nubo-mar’,
Such'ich dich im Wolkenmeer,   En la alto de l’ montar’,
Dich, du Unergründlicher, Ewiger!   Serĉas mi vin en nebul’, Eternul’!
Aus dem grauen Luftgebilde   Kaj el la vual’ nubara
Tritt die Sonne klar und milde,   Sin vidigas Suno klara.
Und die fromme Seele ahnt   Antaŭsentas ĉiuj ni,
Gott im hehren Vaterland,   Dio, Vin en la patri’,
Gott, den Herrn, im hehren Vaterland.   Dio, Vin en kara la patri’!
 
Fährst im wilden Sturm daher,   En ŝtormbruo kaj danĝer'
Bist du selbst uns Hort und Wehr,   Vi nin ŝirmas sur la Ter'.
Du, allmächtig Waltender, Rettender!   Estas ĉiopova vi, kara Di'!
In Gewitternacht und Grauen   En fulmtondro kaj hororo
Lasst uns kindlich ihm vertrauen!   Fidu ni al la Sinjoro!
Ja, die fromme Seele ahnt,   Antaŭsentas ĉiuj ni,
Gott im hehren Vaterland,   Dio, Vin en la patri',
Gott, den Herrn, im hehren Vaterland.   Dio, Vin en kara la patri'!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Leonhard Widmer (Leonhardo Vidmero, *1809
- †1867).

Gesungen wird das Lied nach einer Melodie,
die der Schweizer Priester und Komponist
Alberik Zwyssig (1848 - 1854) im Jahre
1841 komponiert hat, ursprünglich als
Melodie für den Messgesang auf den
Psalmtext "Diligam te Domine" (Ich will
Dich lieben, Herr). Entnommen aus der
Internetzseite
http://www.admin.ch/ch/d/schweiz/psalm/history.html
  Traduko de la Germana poemo "Schweizerpsalm"
de Leonhard Widmer (Leonhardo Vidmero,
*1809 - †1867) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-07-11.

Kantata estas la himno laŭ melodio, kiun
la svisa pastro kaj komponisto Alberik
Zwyssig (1848 - 1854) komponis en la jaro
1841, origine por la mesa himno je la
psalmteksto "Te diligam, Domine" (= Mi
amu vin, Sinjoro). Prenita el la interretejo
http://de.wikipedia.org/wiki/Schweizerpsalm
 
    1) aŭ:\\Vin jam antaŭsentas ni\\En patrujo
nia, Di’,\\En patrujo nia kara, Di’!