Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Charles Chatelanat Cantique suisse Franca Arg-1597-257 2013-01-30 13:09 Manfred nur tiun aldonu
Flurin Camathias Psalm svizzer rumanĉa Arg-1599-257 2013-01-30 14:43 Manfred nur tiun aldonu
Cmillo Valsangiacomo Salmo svizzero itala Arg-1598-257 2013-01-30 14:20 Manfred nur tiun aldonu
Leonhard Widmer * Schweizerpsalm Germana Arg-520-257 2013-01-30 13:39 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Svislanda psalmo Esperanto 2004-07-11 Arg-521-257 | MR-422-1 2014-04-23 10:57 Manfred nur tiun forigu

Leonhard Widmer,
Svislanda psalmo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Internacialingva versio de la - ekde
1981-04-01 - valida Svisa nacia himno,
tradukita laŭ la origina germana-lingva
teksto
 
Venas vi en la aŭror’,
Vidas en mateno hor’
Vin ni jen en Via glor’, ho Sinjor’!
Dum ruĝiĝas montglacio,
Preĝu, homoj de Svisio!
Antaŭsentas ĉiuj ni,1)
Dio, Vin en la patri’,
Dio, Vin en kara la patri’!
 
En la ardo de l’ montar’,
En la brilo de l’ stelar’
trovas ni vin kun ador’, ho Sinjor’!
En ĉiela alta spaco
Ĝoje sonĝas mi en paco!
Antaŭsentas ĉiuj ni,
Dio, Vin en la patri’,
Dio, Vin en kara la patri’!
 
Supre en la nubo-mar’,
En la alto de l’ montar’,
Serĉas mi vin en nebul’, Eternul’!
Kaj el la vual’ nubara
Sin vidigas Suno klara.
Antaŭsentas ĉiuj ni,
Dio, Vin en la patri’,
Dio, Vin en kara la patri’!
 
En ŝtormbruo kaj danĝer'
Vi nin ŝirmas sur la Ter'.
Estas ĉiopova vi, kara Di'!
En fulmtondro kaj hororo
Fidu ni al la Sinjoro!
Antaŭsentas ĉiuj ni,
Dio, Vin en la patri',
Dio, Vin en kara la patri'!
 
Traduko de la Germana poemo "Schweizerpsalm"
de Leonhard Widmer (Leonhardo Vidmero,
*1809 - †1867) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-07-11.

Kantata estas la himno laŭ melodio, kiun
la svisa pastro kaj komponisto Alberik
Zwyssig (1848 - 1854) komponis en la jaro
1841, origine por la mesa himno je la
psalmteksto "Te diligam, Domine" (= Mi
amu vin, Sinjoro). Prenita el la interretejo
http://de.wikipedia.org/wiki/Schweizerpsalm
 
1) aŭ:\\Vin jam antaŭsentas ni\\En patrujo
nia, Di’,\\En patrujo nia kara, Di’!