Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ernst Meurin * Der Oelder Wind Germana Arg-518-256 2013-01-16 19:36 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La Ojlda vento Esperanto 1996-09-21 Arg-519-256 | MR-286-6a 2004-07-03 22:30 Manfred nur tiun forigu

Ernst Meurin,
La Ojlda vento

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
En Ojldo iam ferforĝist’
Furzegis, kiam policist’
Arestis tiun kun mieno
indigna, pro trankviloĝeno.
 
Protestis tiu viro ĉi:
Ne povas esti krimo ĝi,
Li ĝenis ja nur la silenton
lasante elen „Ojldan venton“.
 
La „Sonoril’“ konigis tuj
Eventon ĉi al Germanuj’.
Kaj ĉie sonis la kanteto
de l’ „ellasema“ forĝisteto.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Oelder
Wind" de Ernst Meurin (*1885-12-10) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1996-09-21.