Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Düpjohann * De Liäbenspatt Basgermana 1998 Arg-516-255 2004-07-02 14:20 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La vivopado Esperanto 2003-05-04 Arg-517-255 | MR-419-1 2004-07-02 14:30 Manfred nur tiun forigu

Joseph Düpjohann,
La vivopado

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Kuradon lernas la infano
gvidate zorge de l' patrin',
mallerte metas la piedojn
kaj ofte ŝton' faligas ĝin.
 
Grandiĝinte vian vojon
serĉas vi prefere mem,
ŝtonojn ne timante iras
viajn vojojn kun riskem'.
 
Je la fin' de via vojo,
kiam malfortiĝas vi,
prenos iu vin ĉemane,
vin kondukos tiu ĉi.
 
Sed ĉiam pensu dum la vojo,
en ĉiu tag', en ĉiu hor',
starante firme aŭ falante,
vin ĉiam tenas la Sinjor'!
 
Traduko de la Basgermana poemo "De
Liäbenspatt" de Joseph Düpjohann
(Ostenfelder Str. 28, D-59302 Oelde,
Germanio, *1930-10-18) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-05-04.

Kun afabla permeso de l' aŭtoro, sinjoro
Joseph Düpjohan (Ostenfelder Str. 28,
D-59302 Oelde, Germanio), prenita el la
libro "Liäbensbeller" ("Vivobildoj"),
kiu aperis en 1998 en la eldonejo E.
Holterdorf, Ruggestr. 27 - 29, D-59302
Oelde, F. R. Germanio.