Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Surteraj tagoj Esperanto 2003-03-23 Arg-507-250 | MR-402-1a 2004-06-30 15:16 Manfred nur tiun forigu
Joseph Düpjohann * Äerdendage Basgermana Arg-506-250 2004-06-30 15:17 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Düpjohann,
Surteraj tagoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĝojo kaj feliĉo estas
tre maloftaj sur la Ter’,
vundoj tre profundaj restas,
dolorigas la sufer’.
 
Tial ĝuu la vivhorojn
regalitajn nun al vi!
Vane ilin ne pasigu,
dum vi estas tie ĉi!
 
Ĝoju vi pri ĉiu floro
kaj pri ĉiu kara vort’!
Tenu ĝin en via koro,
firme kaj per tuta fort’!
 
Traduko de la Basgermana poemo "Äerdendage"
de Joseph Düpjohann (Ostenfelder Str.
28, D-59302 Oelde, Germanio, *1930-10-18)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2003-03-23.

Kun afabla permeso de l' aŭtoro, sinjoro
Joseph Düpjohan (Ostenfelder Str. 28,
D-59302 Oelde, Germanio), prenita el la
libro "Liäbensbeller" ("Vivobildoj"),
kiu aperis en 1998 en la eldonejo E.
Holterdorf, Ruggestr. 27 - 29, D-59302
Oelde, F. R. Germanio.