Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Memorigo Esperanto 1983 Arg-500-247 | MR-061-3b 2004-06-20 18:48 Manfred nur tiun forigu
Adam Mickiewicz * Przypomnienie Pola Arg-499-247 2010-08-15 19:37 mgr nur tiun aldonu

Adam Mickiewicz,
Memorigo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Laŭra, ĉu niaj belaj jaroj de kunesto
estas jam ne entute de vi forgesitaj,
kiam ni nur pri ni, pri ni mem okupitaj,
volis tute ne zorgi pri l' fremda mondresto?
 
Kie malvarmetec' el jasmen' elplektiĝis,1)
kie la rivereto susure fluadis,
tie ofte ni am-dezirojn malkaŝadis
unu al la alia, kaj per nokt' kovriĝis.
 
Malantaŭ pala nubo la luno vidiĝis,
prilumante neĝ-bruston kaj ringojn el oro;
al via ĉarmo dia graci' aldoniĝis.
 
Kiel mia raviĝis tiam via koro,
buŝ' al buŝo, okulo en okul' perdiĝis,
ĝem' kun ĝemo kaj ploro miksis sin kun ploro.
 
Traduko de la Pola poemo "Przypomnienie"
de Adam Mickiewicz (Adamo Mickjeviĉo,
*1789 - †1855) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1983.
 
1) aŭ eble: kie malvarmetec' el jasmen'
etendiĝis,