| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Manfred Retzlaff | Ein Kinderreim | Germana | 1991-08 | Arg-498-246 | 2004-06-20 14:24 Manfred | nur tiun aldonu |
| Hans Christian Andersen | * Et børnerim | Danish | Arg-496-246 | 2004-06-10 11:35 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Manfredo Ratislavo | Infanrimaĵo | Esperanto | 1991-08 | Arg-497-246 | MR-248-1 | 2005-04-22 19:40 Manfred | nur tiun forigu |
| N. N. 15 | Tanze, tanze, Püppchen mein | Germana | Arg-951-246 | 2009-02-03 16:12 mgr | nur tiun aldonu |
Hans Christian Andersen, |
| tradukita de Manfredo Ratislavo |
| Pupo mia, dancu vi! |
| Kiel bela estas ĝi, |
| la fraŭlin’! Kaj ankaŭ la |
| kavalir’ aspektas ja |
| en la blua frako tre |
| elegante, aŭ ĉu ne? |
| Estas belaj li kaj ŝi. |
| Pupo mia, dancu vi! |
| Jen la pup’ de l’ lasta jar’, |
| kun la flava kapharar’! |
| Estas ĝi la Lizinet’, |
| la malnova lud-pupet’. |
| Venu, olda amikin’, |
| mi nun volas lavi vin. |
| Vi nun dancu ĉiuj tri! |
| Rigardindas tio ĉi! |
| Dancu, mia pupo kun |
| la aliaj pupoj nun! |
| Paŝo flanken, unu klin’! |
| Ĉiam tenu rekte vin! |
| Vi turniĝu kiel rad’, |
| tre sanigas la dancad’! |
| Plaĉas tio ĉi, ĉar vi |
| estas ĉarmaj ĉiuj tri. |
| Traduko de la Dana poemo "Et børnerim" de Hans Christian Andersen (Johano Kristiano Andersen', *1805-04-02 - †1875-08-04) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1991-08. |