Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Winther * Hvile Danish Arg-493-244 2004-06-10 11:09 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ripozo Esperanto 1984-10.04 Arg-494-244 | MR-158-3 2004-06-10 11:11 Manfred nur tiun forigu
Hans Erik Jensen Sun' estingiĝis Esperanto Arg-923-244 2008-09-14 00:00 Manfred nur tiun aldonu

Christian Winther,
Ripozo

 

Christian Winther,
Hvile

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Foras la suno, la tago forplonĝas,   Solen er slukket, dagen forstummer,
staras la nuboj jen ĉe l’ ĉiel-rand’,   skyerne stå ved himlens rand,
lumas la steloj; dormetas kaj sonĝas   stjernerne smile; drømme og slummer
en trankvilego la mar’ kaj la land’.   favne i stilhed hav og land.
 
Aĥ, se mi povus, nun kiam finiĝos   Ak, når min dag nu snart er til ende,
mia viv-tago, - samkiel jen flor’ –   kunne jeg da, som blomsten der,
turni kun fido, ĝis ree tagiĝos,   hylle mit hoved blødt og mig vende
min al la juna matena aŭror’!   trygt mod det unge morgenskær!
 
Traduko de la Dana poemo "Hvile" de
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-10.04.
  Verkinto de tiu ĉi Dana poemo estas
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876).