Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Ripozo Esperanto 1984-10.04 Arg-494-244 | MR-158-3 2004-06-10 11:11 Manfred nur tiun forigu
Hans Erik Jensen Sun' estingiĝis Esperanto Arg-923-244 2008-09-14 00:00 Manfred nur tiun aldonu
Christian Winther * Hvile Danish Arg-493-244 2004-06-10 11:09 Manfred nur tiun aldonu

Christian Winther,
Ripozo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Foras la suno, la tago forplonĝas,
staras la nuboj jen ĉe l’ ĉiel-rand’,
lumas la steloj; dormetas kaj sonĝas
en trankvilego la mar’ kaj la land’.
 
Aĥ, se mi povus, nun kiam finiĝos
mia viv-tago, - samkiel jen flor’ –
turni kun fido, ĝis ree tagiĝos,
min al la juna matena aŭror’!
 
Traduko de la Dana poemo "Hvile" de
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-10.04.