Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Winther * Hvile Danish Arg-493-244 2004-06-10 11:09 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ripozo Esperanto 1984-10.04 Arg-494-244 | MR-158-3 2004-06-10 11:11 Manfred nur tiun forigu
Hans Erik Jensen Sun' estingiĝis Esperanto Arg-923-244 2008-09-14 00:00 Manfred nur tiun forigu

Christian Winther,
Hvile

 

Christian Winther,
Ripozo

 

Christian Winther,
Sun' estingiĝis

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Hans Erik Jensen
 
Solen er slukket, dagen forstummer,   Foras la suno, la tago forplonĝas,   Sun' estingiĝis, tag' denove mortis,
skyerne stå ved himlens rand,   staras la nuboj jen ĉe l’ ĉiel-rand’,   Nuboj leviĝis, nokton al ni portis,
stjernerne smile; drømme og slummer   lumas la steloj; dormetas kaj sonĝas   steloj ridetas milde sur ĉielo
favne i stilhed hav og land.   en trankvilego la mar’ kaj la land’.   tra la malhelo.
 
Ak, når min dag nu snart er til ende,   Aĥ, se mi povus, nun kiam finiĝos   Ho, kiam venos al mi la tagfino,
kunne jeg da, som blomsten der,   mia viv-tago, - samkiel jen flor’ –   do mi ĝin benos pie per kapklino.
hylle mit hoved blødt og mig vende   turni kun fido, ĝis ree tagiĝos,   Fine mi dormos pace kiel floro
trygt mod det unge morgenskær!   min al la juna matena aŭror’!   ĝis la aŭroro!
 
Verkinto de tiu ĉi Dana poemo estas
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876).

 
  Traduko de la Dana poemo "Hvile" de
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-10.04.

 
  Traduko de la Dana poemo "Hvile" de
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876) en Esperanton de
Hans Erik Jensen (†1973-06-18).

La kanto-teksto estas libere tradukita de
la dana esperantisto Hans Erik Jensen. La
traduko troviĝas en la kant-libreto
"Kantu", eldonita de H. E Jensen kaj Harald
Grønborg, sur la paĝo 18, kanto n-ro
17. Ĝi estas kantebla laŭ melodio de
Hakon Andersen (laŭ indiko notita super
la teksto en la kantlibreto.) Pri Hans
Erik Jensen vidu ankaŭ la retejon:
http://www.esperantonia.dk/bio-hej.htm.