Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die schlesischen Weber Germana Arg-490-243 2005-11-20 17:47 Manfred nur tiun forigu
Alfred Conzeth Teksista kanto Esperanto Arg-492-243 2004-06-02 21:43 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Teksista kanto Esperanto Arg-491-243 2005-11-20 18:13 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Teksista kanto

 

Heinrich Heine,
Teksista kanto

 

Heinrich Heine,
Die schlesischen Weber

 
tradukita de Alfred Conzeth   tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Nenia larmeto en sombraj okuloj,   Ĉe siaj teksiloj la dentojn grincante   Im düstern Auge keine Träne,
Jen sidas teksistoj, mizeraj povruloj;   Sidadas teksistoj jen, ne plorante:   Sie sitzen am Webstuhl und fletschen die Zähne:
Germana Praregno, mort-tukon ni teksas,   Ni teksas trioblan malbenon por vi   Deutschland, wir weben dein Leichentuch,
Kaj en ĝin trioblan malbenon ni plektas.   En vian morttukon, Germani’.   Wir weben hinein den dreifachen Fluch.
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!   Wir weben, wir weben!
 
Malbenon al Dio, la blinda, la surda,   Malbenon al tiu ĉi surda Dio,   Ein Fluch dem Gotte, dem blinden, dem tauben,
Al kiu ni preĝis en kredo absurda.   Infane ni kredis je la religio.   Zu dem wir gebetet mit kindlichem Glauben.
Ni vane esperis, ni vane predikis -   Ja vane esperis, atendis ni,   Wir haben vergeblich gehofft und geharrt,
Li trompis simie, nin eĉ mistifikis.   Simiumis kaj mistifikis nin Li.   Er hat uns geäfft und gefoppt und genarrt.
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!   Wir weben, wir weben!
 
Malbenon al Reĝo, al reĝ' de riĉuloj,   Malbenon al tiu fireĝ’ de l’ riĉuloj,   Ein Fluch dem König, dem König der Reichen,
Ne vidas suferon de ni mizeruloj,   Kiu ne kompatis je ni mizeruloj,   Den unser Elend nicht konnte erweichen,
Li premas el ni ja la lastan et-pundon   Ĉantaĝas la lastajn groŝojn el ni,   Der uns den letzten Groschen erpreßt
Kaj lasas mortigi nin kiel fi-hundon.   Kiel hundojn nin pafmortigigas li.   Und uns wie Hunde erschießen läßt.
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!   Wir weben, wir weben!
 
Malbenon al nia Patrujo maljusta,   Malbenon al tiu ĉi falsa patrio,   Ein Fluch dem falschen Vaterlande,
Jen kie prosperas nur trompo embuska,   Kie nur prosperas la koterio,   Wo nur gedeihen Trug und Schande,
Jen kie ĉe putro nur morta kaduko;   Kie estas rompata ĉiu juna flor’,1)   Wo jede Blume früh geknickt,
Germana Praregno, jen via mort-tuko!   Kie regas de l’ putro la odor’ -   Wo Fäulnis und Moder den Wurm erquickt -
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!   Wir weben, wir weben!
 
Traduko de la Germana poemo "Die schlesischen
Weber" de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Alfred
Conzeth (*1913-12-08 - †1998-05-16).

Alfred Conzeth vivis en Mettmann ĉe la
germana urbo Düsseldorf. Li estis profesia
presisisto kaj korektisto ĉe la eldonejo
Droste en Düsseldorf. Li mem eldonis
Esperanto-broŝurojn kaj diversajn tradukojn
kaj tradukis ankaŭ mem. Li estis dum
multaj jaroj la eldonisto de la informilo
de la Esperanto-Societo de Düsseldorf,
la "Radsaltanto". [Laŭ informo el la
libro "Esperanto - ein Ausweg aus Babylon?
95 Jahre Esperanto in Düsseldorf", eldonita
en 2002 de Edeltraud kaj Max Hans-Jürgen
Mattusch kunlabore kun la Esperanto-Societo
Düsseldorf]
  Navedo flugas kaj krakas teksil’,   Das Schiffchen fliegt, der Webstuhl kracht,
    Ni teksas senlace dum nokta trankvil’ –   Wir weben emsig Tag und Nacht -
    Morttukon ni teksas, Germanujo, por vi,2)   Altdeutschland, wir weben dein Leichentuch,
    Enteksas trioblan malbenon ni,   Wir weben hinein den dreifachen Fluch,
    Ni teksas, ni teksas!   Wir weben, wir weben!
 
    Traduko de la Germana poemo "Die schlesischen
Weber" de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Esperantigita de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff) en 2001-04-08 laŭ la germanalingva
teksto, kiu post la publikigo de la unua
versio en la revuo “Vorwärts!” (=
“Antaŭen!”), eldonita de germanaj
fuĝintoj, estis diskonigita en Germanio
sur flugfolioj. En tiu flugfolia versio
la poemo havis la titolon “Weberlied”
(= “Teksista kanto”). [Laŭ interreta
informo de l’ 27.05.04 de la Instituto
Heinrich Heine, Düsseldorf, s-ino Marianne
Tilch.]
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Deutschsprachige Fassung des Gedichtes,
das ursprünglich mit der Überschrift
„Die armen Weber“ in der deutschen
Emigrantenzeitschrift „Vorwärts!“ am
10.07.1844 in Paris veröffentlicht worden
war. In dieser Flugblattfassung hatte das
Gedicht die Überschrift „Weberlied“.
[Laut Netznachricht vom 27.05.04 des
Heinrich-Heine-Instituts Düsseldorf, Frau
Marianne Tilch.]
 
    1) aŭ: Kie frue rompatas ĉiu flor’,    
    2) aŭ: Morttukon, ni teksas por vi, Germani’,
\\Trioblan malbenon enteksas ni.