Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Alfred Conzeth Teksista kanto Esperanto Arg-674-242 2005-11-20 19:17 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Weberlied Germana 1844-04-10 Arg-486-242 2005-11-20 19:14 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Teksista kanto

 
tradukita de Alfred Conzeth
 
Tiu kvarstrofa versio de la poemo, kiun
tradukis Alfred Conzeth, aperis en 1844-07-10
en la Pariza revuo "Vorwärts" (= "Antaŭen"),
la organo de germanaj elmigrintoj.
 
Nenia larmeto en sombraj okuloj,
Jen sidas teksistoj, mizeraj povruloj;
Germana Praregno, mort-tukon ni teksas,
Kaj en ĝin trioblan malbenon ni plektas!
Ni teksas, ni teksas, teksadas!
 
Malbenon al Dio, la blinda, la surda,
Al kiu ni preĝis en kredo absurda.
Ni vane esperis, ni vane predikis.
Li trompis simie, nin eĉ mistifikis!
Ni teksas, ni teksas, teksadas!
 
Malbenon al Reĝo, al reĝ' de riĉuloj,
Ne vidas suferon de ni mizeruloj!
Li premas el ni la lastan pundon
Kaj lasas mortigi nin kiel hundon!
Ni teksas, ni teksas, teksadas!
 
Malbenon al nia Patrujo maljusta,
Jen kie prosperas nur trompo embuska!
Jen kie ĉe putro nur morta kaduko -
Germana Praregno, jen via mort-tuko!1)
Ni teksas, ni teksas, teksadas!
 
Traduko de la Germana poemo "Weberlied"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Alfred
Conzeth (*1913-12-08 - †1998-05-16).

Alfred Conzeth vivis en Mettmann ĉe la
germana urbo Düsseldorf. Li estis profesia
presisisto kaj korektisto ĉe la eldonejo
Droste en Düsseldorf. Li mem eldonis
Esperanto-broŝurojn kaj diversajn tradukojn
kaj tradukis ankaŭ mem. Li estis dum
multaj jaroj la eldonisto de la informilo
de la Esperanto-Societo de Düsseldorf,
la "Radsaltanto". [Laŭ informo el la
libro "Esperanto - ein Ausweg aus Babylon?
95 Jahre Esperanto in Düsseldorf", eldonita
en 2002 de Edeltraud kaj Max Hans-Jürgen
Mattusch kunlabore kun la Esperanto-Societo
Düsseldorf]
 
1) Alfred Conzeth skribis "Germana Reĝujo".
Mi, Manfred Retzlaff, anstataŭigis la
vorton per "Praregno"; ĉar tiu ŝajnas
al mi pli konvena.