Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludvig Bødtcher * Fredensborg Danish Arg-476-238 2004-05-17 16:29 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Fredensborg Esperanto 1984-09 Arg-477-238 | MR-156-2 2004-05-17 16:13 Manfred nur tiun forigu

Ludvig Bødtcher,
Fredensborg

 

Ludvig Bødtcher,
Fredensborg

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Omtåge sanserne forstanden,   Se nebuliĝas la racio
vil bægret skumme over randen –   kaj superŝaŭmas en mi ĉio,
drag, Fredensborg! mig til dit brust!   ho, Fredensborg’, min tiru vi
Og lad det sværmeriske stille   en vian pacon, ke mildiĝu
i dine skove sødt formilde   kaj enarbare rekalmiĝu
det vilde i min ungdomslyst!   la ŝtormo de l’ junec’ en mi!
 
Og nager kummer på mit hjerte,   Se ronĝas min ĉagren-doloro
er stum og dødelig min smerte,   mortige, mute en la koro,
da flyer jeg atter til dit hegn!   mi ree fuĝas serĉi vin,
Gå atter i de grønne sale,   iradi tra la verdaj haloj,
indtil at dine nattergale   ĝis viaj ravaj najtingaloj
har smelter skyerne til regn.   per sia kant’ plorigis min.1)
 
Ja, du skal leve i min tanke,   Nur vi en miaj pensoj ĉiam
til hjertet hører op at banke   vivadu, ĝis elbatos iam
for jordisk fryd og jordisk sorg!   la kor’ en mi, sen ĝoj’ kaj zorg’!
Til fuglen tier hist på kviste,   Ĝis mutos birdoj sur la kverko
og træet bliver til en kiste,   kaj iĝos el la ligno ĉerko
og graven selv til Fredensborg!   kaj tombo – mia Fredensborg’!2)
 
Verkinto de tiu ĉi Dana poemo estas Ludvig
Bødtcher (*1793-04-22 - †1874-10-01).
 
    Traduko de la Dana poemo "Fredensborg" de
Ludvig Bødtcher (*1793-04-22 -
†1874-10-01) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-09.
 
    1) aŭ eble: plorsolve resanigis min.
    2) La dana vorto „Fredensborg“ signifas
„pac-kastel’“-on. Ĝi estas reĝa
kastelo kaj parko situanta sur la insulo
Zelando ne malproksime de la dana ĉefurbo
Kopenhago.