Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Winther * Efterklang Danish Arg-468-236 2004-05-14 09:49 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Nachklang Germana Arg-470-236 2004-05-14 09:54 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Postsonor' Esperanto 1984-02 Arg-469-236 | MR-067-3a 2004-05-14 09:56 Manfred nur tiun forigu

Christian Winther,
Postsonor'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ne reen vidas kun doloro
mi al la floro-tempo nun;
kaj ne bedaŭras mia koro,
ke nun ne brilas jam la sun’.
 
Mi scias ja, ke proksimiĝas
migrado mia al la fin’,
ke vintre nun la jar’ finiĝas,
ke l’ tombo enhejmigos min.1)
 
Sed tamen en la koro sentas
mi varman ĝojon de somer’,
sonadon, kiu ne silentas,
kaj fajron de la primaver’.
 
Pendigis mi nur mian liron
por dormo, ĝin ne metis for;
vekiĝas ĝi, se la sopiron
por kanti sentas mia kor’.
 
Traduko de la Dana poemo "Efterklang" de
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-02.
 
1) aŭ: ke tombo enhejmigos min.