Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Der frohe Wandersmann Germana Arg-461-234 2012-10-04 22:20 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La gaja migranto Esperanto Arg-462-234 2008-04-01 19:09 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier La gaja migranto Esperanto 1907 Arg-463-234 2006-05-07 20:26 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
La gaja migranto

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
La gaja migranto

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Ludwig Emil Meier
 
Se donas Di' al vi favoron,   Se Dio volas vin favori,
Li sendas vin for el la dom',   Li igas iri vin tra l'mond'
Por montri sian mirlaboron,   Por mirindaĵojn al vi montri
La belan mondon, al la hom'.   En sia kreitaĵa rond'.
 
.....   La malviglul' en hejma domo
.....   Ne ĝojas pro mateno lum',
.....   Lulanta li infanojn homo
.....   Zorgadas nur pro la mastrum'.
 
De l' montoj riveretoj fluas,   Riveroj plaŭdas de l'montaro,
Alaŭdoj kantas super mi;   Alaŭdoj ĝojas en aer' -
Mi ankaŭ gajan kanton bruas   Ĉu mi ne kantu kun birdaro
Al la tutmonda harmoni'.   Pro la de Dio bela ter'?
 
Al Dio fidas mi kun ĝojo.   Kaj mi nur fidas bonan Dion,
Li zorgas pri la tuta ter':   Pro kiu konserviĝas ĝi;
Li ankaŭ min, sur mia vojo,   Ĉu mi do zorgu, timu ion?
Eterne gardos de danĝer'.   Pro li prosperos ankaŭ mi!
 
Traduko de la Germana poemo "Der frohe
Wandersmann" de Joseph Freiherr von
Eichendorff (*1788-03-10 - †1857-11-26)
en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof
(Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15
- †1917-04-14).

 
  Traduko de la Germana poemo "Der frohe
Wandersmann" de Joseph Freiherr von
Eichendorff (*1788-03-10 - †1857-11-26)
en Esperanton de Ludwig Emil Meier
(*1847-02-16 - †1919) en 1907.

La tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis
el la libro "Esperantista Kantaro", Kolekto
unua: Germanaj kantoj popolaj kaj studentaj,
Esperantigitaj de L. E. Meier, eldonita
en 1907 de Hans Theodor Hoffmann, Berlin
W. 35, Steglitzer Str. 44.