Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Der frohe Wandersmann Germana Arg-461-234 2012-10-04 22:20 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La gaja migranto Esperanto Arg-462-234 2008-04-01 19:09 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier La gaja migranto Esperanto 1907 Arg-463-234 2006-05-07 20:26 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
La gaja migranto

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Se donas Di' al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom',
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom'.
 
.....
.....
.....
.....
 
De l' montoj riveretoj fluas,
Alaŭdoj kantas super mi;
Mi ankaŭ gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni'.
 
Al Dio fidas mi kun ĝojo.
Li zorgas pri la tuta ter':
Li ankaŭ min, sur mia vojo,
Eterne gardos de danĝer'.
 
Traduko de la Germana poemo "Der frohe
Wandersmann" de Joseph Freiherr von
Eichendorff (*1788-03-10 - †1857-11-26)
en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof
(Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15
- †1917-04-14).