Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Nachklänge Germana Arg-455-231 2004-04-23 11:21 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Postsonoroj Esperanto 1984-04-23 Arg-456-231 | MR-092-1 2004-04-23 11:27 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Postsonoroj

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Nachklänge

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Mi sonĝis, ke revidis   Mir träumt', ich ruhte wieder
La hejman valon mi,   Vor meines Vaters Haus
Ĉe l' patra dom' mi sidis,   Und schaute fröhlich nieder
Jen alte super ĝi.   Ins alte Tal hinaus.
 
Tra l' foliar' blovetis   Die Luft mit lindem Spielen
Aero ĉirkaŭ mi,   Ging durch das Frühlingslaub,
Kaj super min faletis   Und Blütenflocken fielen
Floretoj de tili'.   Mir über Brust und Haupt.
 
Sed kiam mi vekiĝis,   Als ich erwacht, da schimmert
La lun' de l' vojo-rand'   Der Mond vom Waldesrand,
briletis kaj vidiĝis   Im falben Lichte flimmert
Ĉirkaŭe fremda land'.   Um mich ein fremdes Land.
 
Jen estis nur glacia   Und wie ich ringsher sehe:
Frosteco kaj blankec';   Die Flocken waren Eis,
Blankiĝis ankaŭ mia   Die Gegend war vom Schnee,
Harar' pro maljunec'.   Mein Haar vom Alter weiß.
 
Traduko de la Germana poemo "Nachklänge"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-04-23.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26).