| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Eichendorff, Joseph Freiherr von | * Nachklänge | Germana | Arg-455-231 | 2004-04-23 11:21 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Ratislavo, Manfredo | Postsonoroj | Esperanto | 1984-04-23 | Arg-456-231 | MR-092-1 | 2004-04-23 11:27 Manfred | nur tiun forigu |
Joseph Freiherr von Eichendorff, |
| tradukita de Manfredo Ratislavo |
| Mi sonĝis, ke revidis |
| La hejman valon mi, |
| Ĉe l' patra dom' mi sidis, |
| Jen alte super ĝi. |
| Tra l' foliar' blovetis |
| Aero ĉirkaŭ mi, |
| Kaj super min faletis |
| Floretoj de tili'. |
| Sed kiam mi vekiĝis, |
| La lun' de l' vojo-rand' |
| briletis kaj vidiĝis |
| Ĉirkaŭe fremda land'. |
| Jen estis nur glacia |
| Frosteco kaj blankec'; |
| Blankiĝis ankaŭ mia |
| Harar' pro maljunec'. |
| Traduko de la Germana poemo "Nachklänge" de Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10 - †1857-11-26) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1984-04-23. |