Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Eichendorff, Joseph Freiherr von * Nachklänge Germana Arg-455-231 2004-04-23 11:21 Manfred nur tiun forigu
Ratislavo, Manfredo Postsonoroj Esperanto 1984-04-23 Arg-456-231 | MR-092-1 2004-04-23 11:27 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Nachklänge

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Postsonoroj

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Mir träumt', ich ruhte wieder   Mi sonĝis, ke revidis
Vor meines Vaters Haus   La hejman valon mi,
Und schaute fröhlich nieder   Ĉe l' patra dom' mi sidis,
Ins alte Tal hinaus.   Jen alte super ĝi.
 
Die Luft mit lindem Spielen   Tra l' foliar' blovetis
Ging durch das Frühlingslaub,   Aero ĉirkaŭ mi,
Und Blütenflocken fielen   Kaj super min faletis
Mir über Brust und Haupt.   Floretoj de tili'.
 
Als ich erwacht, da schimmert   Sed kiam mi vekiĝis,
Der Mond vom Waldesrand,   La lun' de l' vojo-rand'
Im falben Lichte flimmert   briletis kaj vidiĝis
Um mich ein fremdes Land.   Ĉirkaŭe fremda land'.
 
Und wie ich ringsher sehe:   Jen estis nur glacia
Die Flocken waren Eis,   Frosteco kaj blankec';
Die Gegend war vom Schnee,   Blankiĝis ankaŭ mia
Mein Haar vom Alter weiß.   Harar' pro maljunec'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26).
  Traduko de la Germana poemo "Nachklänge"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-04-23.