Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Der Dichter Germana Arg-453-230 2004-04-23 10:54 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La poeto Esperanto 1984-05-13 Arg-454-230 | MR-094-1 2004-04-23 11:09 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
La poeto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ho, kio estas tio ĉi?
Se de la sojlo iras mi,
Alaŭdo svingas alten sin
Kaj per kantad' ĝojigas min.
 
Arbustoj, floroj ĉirkaŭ mi
Juvele brilas ĉie ĉi;
La arboj bele vestas sin
Kaj pompe riverencas min.
 
La riveret' kondukas min
Kaj la arbar' malfermas sin,
Herbejo alrigardas min
Samkiel kara fianĉin'.
 
Se venas mi por la dormad'
Vespere hejmen, serenad'
De najtingal' edifas min
Kaj de lampiroj ilumin'.
 
Mi simple nur akceptu ĝin;
Poeto vane kaŝas sin.1)
La reĝon en la regno la
Printempo tuj ekkonas ja.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Dichter"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-05-13.
 
1) aŭ: poet' ne povas kaŝi sin.