Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Winternacht Germana Arg-45-23 2003-11-06 12:06 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Vintra nokto Esperanto 2003-2-23 Arg-46-23 2003-11-06 12:25 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Vintra nokto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Sub neĝo kuŝas ĉio ĉi,
Ĝojigas min nenio.
Jen arb', sur kampo staras ĝi,
sen iu ajn folio.
 
Blovadas nur la vento jen,
La arbon skuetante,
Sin movas tiu kvazaŭ en
la sonĝo parolante.
 
Ĝi sonĝas pri printemp' kaj pri
Verdaĵ' kaj fonto-plaŭdo,
Susuros tiam ree ĝi
Por Di' kaj ties laŭdo.
 
Traduko de la Germana poemo "Winternacht"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2003-2-23.

Verkita de Jozefo Barono de Ajĥendorfo
(Joseph Freiherr von Eichendorff, 1788 -
1857)
(Esperantigita de Manfredo Ratislavo dum
la nokto de l' 22a ghis la 23a de Februaro
2003 laŭ la origina germanalingva teksto.)


En la germana teksto estas - cetere - iu
"neperfekta" rimo. La poeto rimis en la
tria strofo la vortojn "Quellenrauschen"
(prononcu: kvelen-raushen = font-susurado)
kun "rauschen" (prononcu: raushen = susuri).
Li do kvazaŭ rimis per la sama vorto, do
ne estas bona, pura rimo, sed eble pardonebla
kiel poeta licenco. En la dua strofo de
mia traduko mi permesis al mi rimi per la
samsufiksa rimo "skuetante - parolante",
do per "abomena adasismo" ;-)