Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Allogo Esperanto 2000-11 Arg-444-225 | MR-333-1 2004-04-23 09:24 Manfred nur tiun forigu
Joseph Freiherr von Eichendorff * Lockung Germana Arg-443-225 2004-04-23 09:21 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Allogo

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Lockung

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Ĉu vi aŭdas la susuron   Hörst du nicht die Bäume rauschen
de la arboj tie ĉi?   Draußen durch die stille Rund’?
Ĉu vi vidas jen la muron   Lockt’s dich nicht hinabzulauschen
de l’ kastelo super vi?   Von dem Söller in den Grund,
 
Ĉu ne logas rivereto   Wo die vielen Bäche gehen
vin aŭskulti en trankvil’,   Wunderbar im Mondenschein
kiu fluas en kvieto   Und die stillen Schlösser sehen
tra la grundo en lunbril’?   In den Fluß vom hohen Stein?
 
Ĉu memoras vi je tiuj   Kennst du noch die alten Lieder
kantoj el la pasintec’?   Aus der alten, schönen Zeit?
Ili revekiĝas ĉiuj   Sie erwachen alle wieder
jen en la arbar-solec’.   Nachts in Waldeseinsamkeit,
 
Kaj la arboj sonĝas jene,   Wenn die Bäume träumend lauschen
la lilako ravas vin,   und der Flieder duftet schwül
flustre vin allogas ene   Und im Fluß die Nixen rauschen –
de l’ rivero la niksin’.   Komm herab, hier ist’s so kühl.
 
Traduko de la Germana poemo "Lockung" de
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2000-11.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26).