Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Marbordo Esperanto 1983-02 Arg-438-221 | MR-025-2 2004-04-09 17:49 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Meeresstrand Germana Arg-437-221 2004-04-09 17:45 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Storm,
Marbordo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Marborden flugas mevo
Kaj ekkrepuskas nun;
Super malsekaj marĉoj
Sumas vespera sun’.
 
Griza birdar’ kuretas
Ĉe l’ akvo en nebul’,
Kaj kuŝas kiel en sonĝo
Surmare la insul’.
 
Aŭdiĝas de l’ ŝlim’ fermentanta
Sekretoplena son’,
Soleca kriado de birdoj –
Samkiel de eon’.
 
Mallaŭte ektremetas,
Ekkuŝas nun la vent’;
La voĉoj super la marĉo
Aŭdeblas en la silent’.
 
Traduko de la Germana poemo "Meeresstrand"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1983-02.