Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * [Mir träumte einst von wildem Liebesglühn] Germana 1817-1821 Arg-426-217 2004-03-16 14:10 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo [Pri ampasio iam sonĝis mi] Esperanto 1984 Arg-427-217 | MR-122-1 2009-10-30 16:25 mgr nur tiun forigu

Heinrich Heine,
[Pri ampasio iam sonĝis mi]

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Pri ampasio iam sonĝis mi,
Pri belaj inoj bukloharaj,
Pri dolĉaj lipoj, diroj tre amaraj,
Pri sonĝa kant’ kaj sombra melodi’.
 
La sonĝoj jam delonge foriĝintas,
Foriĝis la plej kara sonĝ-figur’!
Restintaj estas miaj rimoj nur,
En kiujn ardajn sentojn mi gisintas.
 
Nun, kanto, forbloviĝu ankaŭ vi!
La sonĝo-bildon, kiu longe foriĝintas,1)
Salutu ĝin, se vi ĝin retrovintas -
Eteran spiron sendas al la ombro mi.
 
Traduko de la Germana poemo "[Mir träumte
einst von wildem Liebesglühn]" de Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Junaĝaj suferoj –
sonĝobildoj“, n-ro I.
 
1) aŭ: La sonĝo-bildon, kiu jam malaperintas,