Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Bergstimme Germana Arg-417-209 2004-03-14 00:07 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La montvoĉo Esperanto 1984 Arg-418-209 | MR-118-1 2004-03-14 00:10 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
La montvoĉo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Rajdant’ malĝoje trotas tra
Montval’ sen iu cel’:
Aĥ, ĉu mi nun iras al karulin’,
Aŭ ĉu al la tomb-malhel’?
De l’ val’ resonis el:
Al tomb-malhel’!
 
Kaj peze ĝemas la rajdant’,
Kaj diras li al si:
Do iru vi al via tomb’ -
En ĝi ripozos vi.
Respondas voĉo ĉi:
Ripozos vi!
 
Kaj larmo rulas de lia vang’
Pro veo en la kor’:
Trankvilon mi trovos en la tomb’ -
En paco kaj sen dolor’.
Reeĥas el la for’:
Kaj sen dolor’!
 
Traduko de la Germana poemo "Die Bergstimme"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Junaĝaj suferoj –
romancoj“, n-ro II.