Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Malseka veturo Esperanto 2004-03-13 Arg-416-208 | MR-114-1 2004-03-13 22:52 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Akvoveturo Esperanto 1984 Arg-1367-208 | MR-167-1 2012-11-26 07:56 Manfred nur tiun aldonu
Heinrich Heine * Wasserfahrt Germana Arg-415-208 2004-03-13 22:48 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Malseka veturo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Nombradis ĉiujn ondojn mi,
ĉe l’ mast’ min apogante.
Adiaŭ, kara vi patruj’,
Veturas mi mallante.
 
Mi pretervenis ĉe la dom’
De mia karulino;
Sed rigardadas vane mi,
Ne mane svingas ino.
 
Vi larmoj, ho, retenu vin,
Ke mi ne eĉ blindiĝu,
Ke ne pro la tro granda ve’
La kor’ en mi rompiĝu.
 
Traduko de la Germana poemo "Wasserfahrt"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-03-13.

La poemo troviĝas en la poemkolekto
„Libro de la kantoj“, sekcio „Junaĝaj
suferoj – romancoj“, n-ro XIV.