Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heine, Heinrich * Wasserfahrt Germana Arg-415-208 2004-03-13 22:48 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo Malseka veturo Esperanto 2004-03-13 Arg-416-208 | MR-114-1 2004-03-13 22:52 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Akvoveturo Esperanto 1984 Arg-1367-208 | MR-167-1 2012-11-26 07:56 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Akvoveturo

 

Heinrich Heine,
Malseka veturo

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĉe l' masto min apogis mi   Nombradis ĉiujn ondojn mi,
kaj nombris ĉiun ondon.   ĉe l’ mast’ min apogante.
"Adiaŭ nun, patrujo vi!1)   Adiaŭ, kara vi patruj’,
Mi volas en la mondon."   Veturas mi mallante.
 
Ekbrilis la fenestroj de   Mi pretervenis ĉe la dom’
la karulina domo,   De mia karulino;
rigardis streĉe mi, sed ne   Sed rigardadas vane mi,
mansvingis iu homo.   Ne mane svingas ino.
 
Vi larmoj, reteniĝu vi,   Vi larmoj, ho, retenu vin,
por ke mi ne blindiĝu!   Ke mi ne eĉ blindiĝu,
Malsana kor', pro tic ĉi   Ke ne pro la tro granda ve’
doloro ne rompiĝu!   La kor’ en mi rompiĝu.
 
Traduko de la Germana poemo "Wasserfahrt"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1984.

 
  Traduko de la Germana poemo "Wasserfahrt"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-03-13.

La poemo troviĝas en la poemkolekto
„Libro de la kantoj“, sekcio „Junaĝaj
suferoj – romancoj“, n-ro XIV.
 
1) aŭ:\\"Adiaŭ, kara vi patri'!