Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Botschaft Germana Arg-413-207 2004-03-12 23:53 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La mesaĝo Esperanto 1984 Arg-414-207 | MR-117-1 2004-03-12 23:53 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
La mesaĝo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Servisto, tuj ekstaru vi
Kaj sur la dorso de l’
Ĉeval’ rapidu tra l’ kampar’
Al reĝa la kastel’.
 
Atendu tie je l’ servist’
De l’ stal’! Demandu lin,
Ĉu la filino de la reĝ’
Jam estas fianĉin’.
 
Se diros la stalbubo: „Ne!“,
Returnu tuj al mi.
Sed se la bubo diros: „Jes!“,
Ne devas hasti vi.
 
Vi iru al la ŝnurfarist’,
Aĉetu ŝnuron vi,
Senvorte rajdu sur la voj’,
Alportu ĝin al mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Botschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984.