Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Der Traurige Germana Arg-410-206 2004-03-12 23:21 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La malĝojulo Esperanto 1984-01-22 Arg-412-206 | MR-116-1 2004-03-12 23:27 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
La malĝojulo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĉiuj sentas en la koro
Veon pro la knabo ĉi;
Ĉar videblas la doloro
Ja sur la vizaĝ’ de li.
 
Aerume malvarmigas
Kompatemaj ventoj lin,
Lin ridete refreŝigas
Kelka rifuzema in’.
 
El sovaĝa urb-bruado
Fuĝas li al la arbar’,
Kie sonas bird-kantado
Kaj susuras la frondar’.
 
Sed la ĝoja kant’ mutiĝas,
Tristas arbo kaj foli’,
Kiam lante proksimiĝas
La malĝoja ulo ĉi.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Traurige"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-01-22.