Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Belsazar Germana Arg-407-205 2004-03-06 17:43 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Belŝacar’ Esperanto 1984-03-30 Arg-408-205 | MR-109-2 2004-03-10 11:49 mgr nur tiun forigu
Richard Schulz Belŝacaro Esperanto Arg-409-205 2013-02-26 15:10 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Belŝacaro

 

Heinrich Heine,
Belŝacar’

 
tradukita de Richard Schulz   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Jam pasis de la nokt' duon'.   Ripozis pace jam Babel’
Trankvile kuŝis Babilon'.   Dum meza nokto, en malhel’.
 
Nur supre en la reĝkastel'   Nur supre en la reĝkastel’
Fenestrojn traflagras torĉa hel'.   Vidiĝis flagre torĉa hel’.
 
Reĝ' Belŝacar' de Babilon'   Kun sia reĝ-korteganar’
Festenis en la festsalon'.   Festenis tie Belŝacar’.
 
Tumultis laŭte de l' reg' sekvantar'.   Jen malplenigante pokalojn kun vin’
Tintigis pokalojn barbar' kun barbar'.   De l’ reĝ’ servistaro amuzas sin.
 
La reĝo aŭskultis obstine kun ĝu'   Ĝojigis la reĝon de l’ glasoj tintad’
La virojn jubili, pliiĝon de l' bru'.   Kaj de la servistoj gajega kriad’.
 
Ekardas tre la reĝa vang'.   La reĝo ardis pro la vin’,
Riskemas tre la reĝa lang'.   La vino aŭdacigis lin.
 
Kaj senpripense pekas li   Tentate de la aŭdacem’
Kaj blasfemas terure, spitante al Di'.   Li diras vortojn de blasfem’.
 
Kaj paradas sen hont' kaj kun defi'.   Senhonte la reĝo gloras sin,
Aplaŭdas tre la koteri'.   La servistar' aplaŭdas lin.
 
Orgojle sonas de l' reĝ' ordon'.   Vokite de l’ fiera reĝ’
Jam hastas kaj revenas peon'.   Servist’ ekstaras de la seg’,
 
Surkape pezas la ora vazar',   Alportis li multon da ora ilar’
El templo Javea la rab-akapar'.   Rabitan for de l’ Javea altar’.
 
Kaj ekprenis la reĝ' per krima man'   Kaj sanktan pokalon per peka man’
La plej sanktan pokalon kun fia rikan'.   Ekkaptis la reĝo, vokante: „Je l’ san’!“
 
Kaj li malplenigas ĝin ĝis la fund',   Kaj malplenigis li tiun ĉi,
Kriaĉas el malvirta abund':   Kun buŝo ŝaŭmanta elvokis li:
 
"Javeo, mi mokas pri via kron' -   „Jave’, je eterno mi mokas vin, -
Mi estas reĝo de Babilon'!"   Regant’ de Babelo mi nomas min!“
 
Apenaŭ sonis for la vort',   Apenaŭ tion eldiris li,
La reĝon ekkaptis la tim' de l' mort'.   Ektimon sentis li en si.
 
La akra ridado formortis je l' hor'.   Mutiĝis la rido en unu moment’,
Silentis tuj la vira ĥor'.   De l’ morto regis la silent’.
 
Jen vidu! el la blanka mur'   Kaj jen! Kaj jen! Sur blanka mur’
Aperis homa mankontur'.   de man’ aperis la kontur’;
 
Kaj skribis, skribis sur la mur'   Kaj skribis, kaj skribis sur la mur’
Kaj ree foriĝis post flamgravur'.   Literojn el fajr’ kaj foriĝis de sur.
 
Jen ankaŭ for regal-plezur'.   Genu-tremante sur sia seĝ’
Rigide rigardis la reĝ' pro terur'.   kadavre pala jen sidis la reĝ’.
 
La viroj sidis mutaj pro tim'.   La korteganoj pro terur’
Horor' sentiĝis en ĉies anim'.   Silente sidis, spiris nur.
 
Eĉ magoj ne sciis laŭ rita mezur'   La magiistoj vokitaj de li
Klarigi la flamskribaĵon de l' mur'.   Ne povis klarigi tion ĉi.
 
En tiu ĉi nokt', de la servistaĉar'   Murdata estis Belŝacar’
Murdata estis Belŝacar'.   Samnokte de sia servistar’.
 
Traduko de la Germana poemo "Belsazar" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26).

Tiu traduko aperis en 1984 en la n-ro 61,
1984/7 de la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun
Richard Schulz, kiu nomis sin Rikardo
Ŝulco, eldonis mem. Li indikis kiel
aŭtoron de la germana-lingva originalo:
Henriko Hajno. Tiu estas la germana poeto
Heinrich Heine. Pri Richard Schulz vidu
la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Belsazar" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-03-30.