Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Belŝacar’ Esperanto 1984-03-30 Arg-408-205 | MR-109-2 2004-03-10 11:49 mgr nur tiun forigu
Richard Schulz Belŝacaro Esperanto Arg-409-205 2013-02-26 15:10 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Belsazar Germana Arg-407-205 2004-03-06 17:43 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Belŝacar’

 

Heinrich Heine,
Belŝacaro

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Richard Schulz
 
Ripozis pace jam Babel’   Jam pasis de la nokt' duon'.
Dum meza nokto, en malhel’.   Trankvile kuŝis Babilon'.
 
Nur supre en la reĝkastel’   Nur supre en la reĝkastel'
Vidiĝis flagre torĉa hel’.   Fenestrojn traflagras torĉa hel'.
 
Kun sia reĝ-korteganar’   Reĝ' Belŝacar' de Babilon'
Festenis tie Belŝacar’.   Festenis en la festsalon'.
 
Jen malplenigante pokalojn kun vin’   Tumultis laŭte de l' reg' sekvantar'.
De l’ reĝ’ servistaro amuzas sin.   Tintigis pokalojn barbar' kun barbar'.
 
Ĝojigis la reĝon de l’ glasoj tintad’   La reĝo aŭskultis obstine kun ĝu'
Kaj de la servistoj gajega kriad’.   La virojn jubili, pliiĝon de l' bru'.
 
La reĝo ardis pro la vin’,   Ekardas tre la reĝa vang'.
La vino aŭdacigis lin.   Riskemas tre la reĝa lang'.
 
Tentate de la aŭdacem’   Kaj senpripense pekas li
Li diras vortojn de blasfem’.   Kaj blasfemas terure, spitante al Di'.
 
Senhonte la reĝo gloras sin,   Kaj paradas sen hont' kaj kun defi'.
La servistar' aplaŭdas lin.   Aplaŭdas tre la koteri'.
 
Vokite de l’ fiera reĝ’   Orgojle sonas de l' reĝ' ordon'.
Servist’ ekstaras de la seg’,   Jam hastas kaj revenas peon'.
 
Alportis li multon da ora ilar’   Surkape pezas la ora vazar',
Rabitan for de l’ Javea altar’.   El templo Javea la rab-akapar'.
 
Kaj sanktan pokalon per peka man’   Kaj ekprenis la reĝ' per krima man'
Ekkaptis la reĝo, vokante: „Je l’ san’!“   La plej sanktan pokalon kun fia rikan'.
 
Kaj malplenigis li tiun ĉi,   Kaj li malplenigas ĝin ĝis la fund',
Kun buŝo ŝaŭmanta elvokis li:   Kriaĉas el malvirta abund':
 
„Jave’, je eterno mi mokas vin, -   "Javeo, mi mokas pri via kron' -
Regant’ de Babelo mi nomas min!“   Mi estas reĝo de Babilon'!"
 
Apenaŭ tion eldiris li,   Apenaŭ sonis for la vort',
Ektimon sentis li en si.   La reĝon ekkaptis la tim' de l' mort'.
 
Mutiĝis la rido en unu moment’,   La akra ridado formortis je l' hor'.
De l’ morto regis la silent’.   Silentis tuj la vira ĥor'.
 
Kaj jen! Kaj jen! Sur blanka mur’   Jen vidu! el la blanka mur'
de man’ aperis la kontur’;   Aperis homa mankontur'.
 
Kaj skribis, kaj skribis sur la mur’   Kaj skribis, skribis sur la mur'
Literojn el fajr’ kaj foriĝis de sur.   Kaj ree foriĝis post flamgravur'.
 
Genu-tremante sur sia seĝ’   Jen ankaŭ for regal-plezur'.
kadavre pala jen sidis la reĝ’.   Rigide rigardis la reĝ' pro terur'.
 
La korteganoj pro terur’   La viroj sidis mutaj pro tim'.
Silente sidis, spiris nur.   Horor' sentiĝis en ĉies anim'.
 
La magiistoj vokitaj de li   Eĉ magoj ne sciis laŭ rita mezur'
Ne povis klarigi tion ĉi.   Klarigi la flamskribaĵon de l' mur'.
 
Murdata estis Belŝacar’   En tiu ĉi nokt', de la servistaĉar'
Samnokte de sia servistar’.   Murdata estis Belŝacar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Belsazar" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-03-30.

 
  Traduko de la Germana poemo "Belsazar" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26).

Tiu traduko aperis en 1984 en la n-ro 61,
1984/7 de la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun
Richard Schulz, kiu nomis sin Rikardo
Ŝulco, eldonis mem. Li indikis kiel
aŭtoron de la germana-lingva originalo:
Henriko Hajno. Tiu estas la germana poeto
Heinrich Heine. Pri Richard Schulz vidu
la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.