Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heine, Heinrich * Belsazar Germana Arg-407-205 2004-03-06 17:43 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo Belŝacar’ Esperanto 1984-03-30 Arg-408-205 | MR-109-2 2004-03-10 11:49 mgr nur tiun forigu
Schulz, Richard Belŝacaro Esperanto Arg-409-205 2013-02-26 15:10 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Belŝacar’

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ripozis pace jam Babel’
Dum meza nokto, en malhel’.
 
Nur supre en la reĝkastel’
Vidiĝis flagre torĉa hel’.
 
Kun sia reĝ-korteganar’
Festenis tie Belŝacar’.
 
Jen malplenigante pokalojn kun vin’
De l’ reĝ’ servistaro amuzas sin.
 
Ĝojigis la reĝon de l’ glasoj tintad’
Kaj de la servistoj gajega kriad’.
 
La reĝo ardis pro la vin’,
La vino aŭdacigis lin.
 
Tentate de la aŭdacem’
Li diras vortojn de blasfem’.
 
Senhonte la reĝo gloras sin,
La servistar' aplaŭdas lin.
 
Vokite de l’ fiera reĝ’
Servist’ ekstaras de la seg’,
 
Alportis li multon da ora ilar’
Rabitan for de l’ Javea altar’.
 
Kaj sanktan pokalon per peka man’
Ekkaptis la reĝo, vokante: „Je l’ san’!“
 
Kaj malplenigis li tiun ĉi,
Kun buŝo ŝaŭmanta elvokis li:
 
„Jave’, je eterno mi mokas vin, -
Regant’ de Babelo mi nomas min!“
 
Apenaŭ tion eldiris li,
Ektimon sentis li en si.
 
Mutiĝis la rido en unu moment’,
De l’ morto regis la silent’.
 
Kaj jen! Kaj jen! Sur blanka mur’
de man’ aperis la kontur’;
 
Kaj skribis, kaj skribis sur la mur’
Literojn el fajr’ kaj foriĝis de sur.
 
Genu-tremante sur sia seĝ’
kadavre pala jen sidis la reĝ’.
 
La korteganoj pro terur’
Silente sidis, spiris nur.
 
La magiistoj vokitaj de li
Ne povis klarigi tion ĉi.
 
Murdata estis Belŝacar’
Samnokte de sia servistar’.
 
Traduko de la Germana poemo "Belsazar" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-03-30.