Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hans-Georg Kaiser En admirinde bela maj' Esperanto Arg-431-203 2004-03-24 07:33 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Pillath En dolĉega Maj' Esperanto Arg-434-203 2015-04-09 15:05 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay En la mirida bela Maj' Esperanto Arg-1082-203 2010-05-26 12:08 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo En Majo Esperanto 1982-11-14 Arg-403-203 | MR-002-4 2004-04-05 20:37 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Im Mai Germana Arg-402-203 2004-03-24 07:28 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
En Majo

 

Heinrich Heine,
En admirinde bela maj'

 

Heinrich Heine,
Im Mai

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Hans-Georg Kaiser    
 
En Majo, kiam ĉiuj   En admirinde bela maj',   Im wunderschönen Monat Mai,
Burĝonoj malfermiĝis,   dum jam burĝonoj krevis,   Als alle Knospen sprangen,
La amo kiel floro   jen ankaŭ miakore   Da ist in meinem Herzen
En mia kor’ estiĝis.   la amo sin eklevis.   Die Liebe aufgegangen.
 
En Majo, kiam ĉiuj   En admirinde bela maj',   Im wunderschönen Monat Mai,
Birdetoj sin aŭdigis,   dum birdotril' senbridis,   Als alle Vöglein sangen,
Al ŝi deziron mian   jen mi al ŝi sopirojn,   Da hab’ ich ihr gestanden
Sopiran mi sciigis.   dezirojn, ekkonfidis.   Mein Sehnen und Verlangen.
 
Traduko de la Germana poemo "Im Mai" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1982-11-14.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Lirika intermezo“
(1822 - 1823), n-ro I.
  Traduko de la Germana poemo "Im Mai" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar,
*1954-05-21).

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Lirika intermezo“
(1822 - 1823), n-ro I. La traduko estas
korektita laŭ la lasta ŝanĝo, kiun
faris s-ro Hans-Georg Kaiser en 2004-03-21.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Das Gedicht befindet sich in Heinrich
Heines Werk „Buch der Lieder“, im
Abschnitt „Lyrisches Intermezzo“, Nr.
I.