Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ratislavo, Manfredo Bonan nokton Esperanto 2002-11-05 Arg-401-202 | MR-389-4 2004-03-06 07:02 Manfred nur tiun forigu
Storm, Theodor * Gode Nacht Germana Arg-400-202 2004-03-06 07:01 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Storm,
Bonan nokton

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Sonoras tra l’ kvieto1)
Batad’ de sonoril’.
Nun ‚Bonan nokton!’ Dormu
Ĝis morgaŭ en trankvil’!
 
Infano via kuŝas
En la lulilo, mi
Ĉeestas, ĉio via
Ja estas ĉirkaŭ vi.
 
Ankoraŭfoje diru
Ni ‚Bonan nokton!’ nun!
La Di-Sinjor’ nin gardos,
Kaj lumas jen la lun’.
 
Traduko de la Germana poemo "Gode Nacht"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-11-05.

Mi trovis tiun ĉi poemon en la libro
„Theodor Storm - Werke“ eldonita de
la eldonejo Droemersche Verlagsanstalt
München por la Germana Libroklubo (Deutscher
Buchklub Bochum) en la jaro 1954.
 
1) Aŭ eble:\\Klarsonas jen tra l’ kvieto