Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Bonan nokton Esperanto 2002-11-05 Arg-401-202 | MR-389-4 2004-03-06 07:02 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Gode Nacht Germana Arg-400-202 2004-03-06 07:01 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Bonan nokton

 

Theodor Storm,
Gode Nacht

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Sonoras tra l’ kvieto1)   Över de stillen Straten
Batad’ de sonoril’.   Geit klar de Klokkenslag;
Nun ‚Bonan nokton!’ Dormu   God Nacht! Din Hart will slapen,
Ĝis morgaŭ en trankvil’!   Un morgen is ok en Dag.
 
Infano via kuŝas   Din Kind liggt in de Weegen,
En la lulilo, mi   Un ik bün ok bi di;
Ĉeestas, ĉio via   Din Sorgen un din Leven
Ja estas ĉirkaŭ vi.   Is allens um un bi.
 
Ankoraŭfoje diru   Noch eenmal lat us spräken:
Ni ‚Bonan nokton!’ nun!   Goden Abend, gode Nacht!
La Di-Sinjor’ nin gardos,   De Maand schient ob de Däken,
Kaj lumas jen la lun’.   Uns’ Herrgott hölt de Wacht.
 
Traduko de la Germana poemo "Gode Nacht"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-11-05.

Mi trovis tiun ĉi poemon en la libro
„Theodor Storm - Werke“ eldonita de
la eldonejo Droemersche Verlagsanstalt
München por la Germana Libroklubo (Deutscher
Buchklub Bochum) en la jaro 1954.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).

 
 
1) Aŭ eble:\\Klarsonas jen tra l’ kvieto