Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Konscias mi pri l’ tempoflu’ Germana 2002-04 Arg-399-201 | MR-388-1 2004-03-06 06:50 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Wohl fühl ich , wie das Leben rinnt Germana Arg-398-201 2004-03-06 06:51 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Storm,
Konscias mi pri l’ tempoflu’

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Konscias mi pri l’ tempoflu’,
Ke devos mi forlasi vin,
Ke kantos lastan kanton mi,
Ke venos lasta kis’ je l’ fin.
 
Ankoraŭ mi ĉe via buŝ’
Avide-time pendas mi;
La lastan kison de l’ junec’
La lastan rozon donas vi.
 
Al mi el jen sorĉ-kalik’
Enverŝas lasten gluton vi;
Vi estas de l’ fabelo-mond’
Vespera lasta lum-radi’.
 
Sur la ĉiel’ la lasta stel’
Vi estas kvazaŭ ja por mi;
Ne reteniĝu via kor’,
Feliĉo lasta estas vi.
 
Sentigu foje vi al mi,
Maperonta en malhel’,
La plenan senton de la viv’!
Subiĝu poste mia stel’.
 
Traduko de la Germana poemo "Wohl fühl
ich , wie das Leben rinnt" de Theodor
Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 -
†1888-07-04) en la Germanan de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-04.

Mi trovis tiun chi poemon en la libro
„Theodor Storm - Werke“ eldonita de
la eldonejo Droemersche Verlagsanstalt
München por la Germana Libroklubo (Deutscher
Buchklub Bochum) el la jaro 1954.