Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 
tradukita de Leopold Elb   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
   
 
Ne scias mi, kial mi estas   Ne scias mi, kial subita
Malgaja en la kor’.   malgaj' en la koro naskiĝis;
Antikva fabelo restas   el tempo jam enterigita
Por ĉiam en mia memor’.   legendo al mi reviviĝis.
 
Vespero jam ekmalheliĝas,   Jam malvarmetiĝas l' aero,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   la Rejno mallaŭte babilas,
La supro de l’ monto lumiĝas   per oro de l'sun' en vespero
En vespersuna bril’.   la supro de l' monto rebrilas.
 
Belega knabino jen tronas   Plej belan knabinon mi vidas:
Kun ora juvelar’,   en ora ornamo brilante,
La belan vizaĝon kronas   sur supro de l' monto ŝi sidas,
Mirinde la ora harar’.   la harojn mistere kombante.
 
Ŝi uzas kombilon el oro   La oran kombilon ŝi movas
Kaj dume kantas ŝi.   kaj kantas tra l' pura aero,
Mirige tuŝas al koro   kaj forto mirinda sin trovas
Sorĉiga la melodi’.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.
 
Kaj sopiregon eksentas   Ŝipet' iras sur la rivero,
Ŝipisto dum sia vetur’;   ŝipisto ektremis de l' kanto,
Rifaron li ne priatentas,   kaj blinda por ĉiu danĝero
Al monto rigardas li nur.   rigardas li al la kantanto.
 
Mi kredas, ke dronos finfine   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
Ŝipisto kun sia boat’,   perdiĝis sub l' akvoturnado;
Kaj tion kaŭzis feine   ĝin Lorelej' faris kruela,
La Loreleja kantad’.   per sia mirinda kantado.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.