Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 
tradukita de Leopold Elb   tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
   
 
Ne scias mi, kial mi estas   Min kaptas malgaj' en la koro,
Malgaja en la kor’.   pro kio tia trist'?
Antikva fabelo restas   Fabel' el antikva foro
Por ĉiam en mia memor’.   ne lasas de mi kun persist'.
 
Vespero jam ekmalheliĝas,   Aere fridetas, trankvilas,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   malhelas jam la Rejn'.
La supro de l’ monto lumiĝas   La monto surpinte brilas
En vespersuna bril’.   vespere en rava scen'.
 
Belega knabino jen tronas   Tre ĉarma feino sidas,
Kun ora juvelar’,   jen supre por ador';
La belan vizaĝon kronas   la ora ornamo ridas;
Mirinde la ora harar’.   ŝi kombas harojn el or'.
 
Ŝi uzas kombilon el oro   Ŝi kombas per ora kombilo
Kaj dume kantas ŝi.   kaj kantas kun pasi';
Mirige tuŝas al koro   mirigas min la elbrilo
Sorĉiga la melodi’.   kaj forto de l' melodi'.
 
Kaj sopiregon eksentas   Ŝipisto ŝipeton gvidas,
Ŝipisto dum sia vetur’;   lin kaptas ve' de ekzalt'.
Rifaron li ne priatentas,   Li ja la rifojn ne vidas',
Al monto rigardas li nur.   li vidas nur supren sen halt'.
 
Mi kredas, ke dronos finfine   Mi kredas, ke ondoj tiras
Ŝipisto kun sia boat’,   la ŝipon funden de l' Rejn';
Kaj tion kaŭzis feine   kaj tio de l' kant' eliras
La Loreleja kantad’.   de Lorelaj-siren'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).