Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 
tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Leopold Elb   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
  Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
   
 
Ne scias mi, kio okazis   Ne scias mi, kial mi estas   Ne scias mi, kial subita
al mia tristema kor':   Malgaja en la kor’.   malgaj' en la koro naskiĝis;
Antikva legendo min kaptis,   Antikva fabelo restas   el tempo jam enterigita
ne cedas el mia memor'.   Por ĉiam en mia memor’.   legendo al mi reviviĝis.
 
La Rejno fluadas trankvile   Vespero jam ekmalheliĝas,   Jam malvarmetiĝas l' aero,
murmuras kiel mister',   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   la Rejno mallaŭte babilas,
la supron ŝtonegan orumas   La supro de l’ monto lumiĝas   per oro de l'sun' en vespero
sunbriloj de la vesper'.   En vespersuna bril’.   la supro de l' monto rebrilas.
 
Plej bela virgino jen sidas   Belega knabino jen tronas   Plej belan knabinon mi vidas:
mirinda sur la montet'   Kun ora juvelar’,   en ora ornamo brilante,
kaj ŝia oraĵo radias, 1)   La belan vizaĝon kronas   sur supro de l' monto ŝi sidas,
ŝi logas kiel magnet'.   Mirinde la ora harar’.   la harojn mistere kombante.
 
Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi uzas kombilon el oro   La oran kombilon ŝi movas
abundan per ora kombil',   Kaj dume kantas ŝi.   kaj kantas tra l' pura aero,
kantante misteran lidon, 2)   Mirige tuŝas al koro   kaj forto mirinda sin trovas
ravantan kiel sunbril'.   Sorĉiga la melodi’.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.
 
Ŝipisto en sia ŝipeto   Kaj sopiregon eksentas   Ŝipet' iras sur la rivero,
kaptiĝas per stranga dolor',   Ŝipisto dum sia vetur’;   ŝipisto ektremis de l' kanto,
la rifon li tute ignoras.   Rifaron li ne priatentas,   kaj blinda por ĉiu danĝero
atentas nur ŝin kun fervor'.   Al monto rigardas li nur.   rigardas li al la kantanto.
 
Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Mi kredas, ke dronos finfine   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   Ŝipisto kun sia boat’,   perdiĝis sub l' akvoturnado;
kaj kulpa pri tio nur estas   Kaj tion kaŭzis feine   ĝin Lorelej' faris kruela,
kantado de la virin'.   La Loreleja kantad’.   per sia mirinda kantado.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
 
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
       
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
       
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.