Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 
tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Leopold Elb   tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
  Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
   
 
Ne scias mi, kio okazis   Ne scias mi, kial mi estas   Min kaptas malgaj' en la koro,
al mia tristema kor':   Malgaja en la kor’.   pro kio tia trist'?
Antikva legendo min kaptis,   Antikva fabelo restas   Fabel' el antikva foro
ne cedas el mia memor'.   Por ĉiam en mia memor’.   ne lasas de mi kun persist'.
 
La Rejno fluadas trankvile   Vespero jam ekmalheliĝas,   Aere fridetas, trankvilas,
murmuras kiel mister',   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   malhelas jam la Rejn'.
la supron ŝtonegan orumas   La supro de l’ monto lumiĝas   La monto surpinte brilas
sunbriloj de la vesper'.   En vespersuna bril’.   vespere en rava scen'.
 
Plej bela virgino jen sidas   Belega knabino jen tronas   Tre ĉarma feino sidas,
mirinda sur la montet'   Kun ora juvelar’,   jen supre por ador';
kaj ŝia oraĵo radias, 1)   La belan vizaĝon kronas   la ora ornamo ridas;
ŝi logas kiel magnet'.   Mirinde la ora harar’.   ŝi kombas harojn el or'.
 
Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi uzas kombilon el oro   Ŝi kombas per ora kombilo
abundan per ora kombil',   Kaj dume kantas ŝi.   kaj kantas kun pasi';
kantante misteran lidon, 2)   Mirige tuŝas al koro   mirigas min la elbrilo
ravantan kiel sunbril'.   Sorĉiga la melodi’.   kaj forto de l' melodi'.
 
Ŝipisto en sia ŝipeto   Kaj sopiregon eksentas   Ŝipisto ŝipeton gvidas,
kaptiĝas per stranga dolor',   Ŝipisto dum sia vetur’;   lin kaptas ve' de ekzalt'.
la rifon li tute ignoras.   Rifaron li ne priatentas,   Li ja la rifojn ne vidas',
atentas nur ŝin kun fervor'.   Al monto rigardas li nur.   li vidas nur supren sen halt'.
 
Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Mi kredas, ke dronos finfine   Mi kredas, ke ondoj tiras
ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   Ŝipisto kun sia boat’,   la ŝipon funden de l' Rejn';
kaj kulpa pri tio nur estas   Kaj tion kaŭzis feine   kaj tio de l' kant' eliras
kantado de la virin'.   La Loreleja kantad’.   de Lorelaj-siren'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
 
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
       
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
       
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.