Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 
tradukita de Leopold Elb   tradukita de Joachim Gießner
 
Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
   
 
Ne scias mi, kial mi estas   Malgajon mi sentas en koro,
Malgaja en la kor’.   sed kial tia tim'?
Antikva fabelo restas   Legendo el pratempa foro
Por ĉiam en mia memor’.   Vagadas tra mia anim'.
 
Vespero jam ekmalheliĝas,   Jam fluas la Rejn' en malhelo,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   kaj malvarmetas l' aer'.
La supro de l’ monto lumiĝas   Sed brilas la mont' en orbelo
En vespersuna bril’.   pro suna lum' de l' vesper'.
 
Belega knabino jen tronas   Jen supre kabino provokas
Kun ora juvelar’,   per ora juvelar',
La belan vizaĝon kronas   kaj ŝia beleco allogas
Mirinde la ora harar’.   kaj ŝia ora harar'.
 
Ŝi uzas kombilon el oro   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,
Kaj dume kantas ŝi.   sirene kantas ŝi
Mirige tuŝas al koro   per neimagebla, mirige
Sorĉiga la melodi’.   potenca melodi'.
 
Kaj sopiregon eksentas   Ŝipiston en eta boato
Ŝipisto dum sia vetur’;   Turmentas koremoci'.
Rifaron li ne priatentas,   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,
Al monto rigardas li nur.   rigardas nur supren al ŝi!
 
Mi kredas, ke dronos finfine   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo
Ŝipisto kun sia boat’,   la ondoj lin kun boat'.
Kaj tion kaŭzis feine   Nun kuŝas li en la profundo
La Loreleja kantad’.   pro Loreleja kantad'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.