Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun forigu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
The Lorelei

 
tradukita de Leopold Elb   tradukita de Mark Twain
 
Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
  An ancient legend of the Rhine
 
Ne scias mi, kial mi estas   I cannot divine what it meaneth,
Malgaja en la kor’.   This haunting nameless pain:
Antikva fabelo restas   A tale of the bygone ages
Por ĉiam en mia memor’.   Keeps brooding through my brain:
 
Vespero jam ekmalheliĝas,   The faint air cools in the gloaming,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   And peaceful flows the Rhine,
La supro de l’ monto lumiĝas   The thirsty summits are drinking
En vespersuna bril’.   The sunset's flooding wine;
 
Belega knabino jen tronas   The loveliest maiden is sitting
Kun ora juvelar’,   High-throned in yon blue air,
La belan vizaĝon kronas   Her golden jewels are shining,
Mirinde la ora harar’.   She combs her golden hair;
 
Ŝi uzas kombilon el oro   She combs with comb that is golden,
Kaj dume kantas ŝi.   And sings a weird refrain
Mirige tuŝas al koro   That steeps in a deadly enchantment
Sorĉiga la melodi’.   The listener's ravished brain:
 
Kaj sopiregon eksentas   The doomed in his drifting shallop,
Ŝipisto dum sia vetur’;   Is tranced with the sad sweet tone,
Rifaron li ne priatentas,   He sees not the yawing breakers,
Al monto rigardas li nur.   He sees but the maid alone:
 
Mi kredas, ke dronos finfine   The pitiless billwos engulf him!-
Ŝipisto kun sia boat’,   So perish sailor and bark;
Kaj tion kaŭzis feine   And this, with her baleful singing,
La Loreleja kantad’.   Is the Lorelei's gruesome work.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en la Anglan de Mark
Twain.

A Tramp Abroad. Vol 1-2. Leibzig: Tauchnitz,
1880 Band I, Mark Twain 1880
(rf. http://www.loreley.com/loreley/marctwai.htm)