Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 
tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
   
 
Ne scias mi, kio okazis   Ne scias mi, kial subita
al mia tristema kor':   malgaj' en la koro naskiĝis;
Antikva legendo min kaptis,   el tempo jam enterigita
ne cedas el mia memor'.   legendo al mi reviviĝis.
 
La Rejno fluadas trankvile   Jam malvarmetiĝas l' aero,
murmuras kiel mister',   la Rejno mallaŭte babilas,
la supron ŝtonegan orumas   per oro de l'sun' en vespero
sunbriloj de la vesper'.   la supro de l' monto rebrilas.
 
Plej bela virgino jen sidas   Plej belan knabinon mi vidas:
mirinda sur la montet'   en ora ornamo brilante,
kaj ŝia oraĵo radias, 1)   sur supro de l' monto ŝi sidas,
ŝi logas kiel magnet'.   la harojn mistere kombante.
 
Ŝi kombas la oran hararon   La oran kombilon ŝi movas
abundan per ora kombil',   kaj kantas tra l' pura aero,
kantante misteran lidon, 2)   kaj forto mirinda sin trovas
ravantan kiel sunbril'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.
 
Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipet' iras sur la rivero,
kaptiĝas per stranga dolor',   ŝipisto ektremis de l' kanto,
la rifon li tute ignoras.   kaj blinda por ĉiu danĝero
atentas nur ŝin kun fervor'.   rigardas li al la kantanto.
 
Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   perdiĝis sub l' akvoturnado;
kaj kulpa pri tio nur estas   ĝin Lorelej' faris kruela,
kantado de la virin'.   per sia mirinda kantado.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
 
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
   
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
   
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.