Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Größer werden die Menschen nicht Germana Arg-394-199 2004-03-06 06:12 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Ne pligrandiĝas la homoj Esperanto 2002-04-14 Arg-395-199 | MR-386-1 2004-03-06 06:13 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Ne pligrandiĝas la homoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
"Sub la signo de la morto“ staris la
poezio de Stormo pro sia suferado je la
fineco de la vivo ekde la komenco. Sed
elkreskis ĉe li el la sento de la pasemeco
forta kredo pri sencoplena ekzistado. Li
kredis, ke la homo povas vivi sen espero
pri pluvivo en la transejo, planante kaj
formante sian sorton mem. Tiu tensio-rilato
plue restis por Stormo instiga. Kaj tiel
troviĝas kiel origina finaĵo de la poezia
ciklo „Profundaj ombroj“, kiu aperis
senpere post la morto de sia edzino
Konstanco, ankau jena poemo, kiu formas
kvazaŭ la alian poluson de tiu tensia
rilato:
 
„Ne fariĝas pli grandaj la homoj,
Sed inter la homoj
Kreskas pli kaj pli
la mondo de l’ penso.
Pliseveron postulas ĉiu tago
De la vivantoj.
Kaj vidas ĉiuj,
Kiuj scipovas vidi,
ke el la beata kredo de l’ kruco
Elrompiĝas alia,
Pli senegoisma kaj pli granda.
Ties ordono estos:
Vivu noble kaj bele,
Sen espero pri estonta estado,
Sen kompenso pri faroj,
Nur pro la belo de l’ vivo.“
 
Traduko de la Germana poemo "Größer
werden die Menschen nicht" de Theodor
Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 -
†1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-04-14.

La germana-lingva originalo de tiu ĉi
poemo estas presita en la libro „Thedor
Storm“ de Regina Fasold, el la serio
Bild-Biographie, eldonita de la eldonejo
VEB Bibliographisches In-stitut Leipzig,
en 1990, ISBN 3-323-00196-6. El tiu
libro estas prenita ankaŭ la supra klariga
teksto.