Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Rigora lumo eniĝas Esperanto 2002-04-14 Arg-393-198 | MR-395-1b 2004-03-05 23:04 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Unerbittliches Licht dringt herein Germana Arg-392-198 2004-03-05 22:57 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Storm,
Rigora lumo eniĝas

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Post la morto de lia unua edzino Konstanco
ekkaptis la poeton teruro antaŭ „tiu
eterna dezerta estonteco“, vi-dalvide
de ammalplena, senfeliĉa ekzistado, pri
kiu ne-niu kredo je rekuniĝo en la transo
povas konsoli. Lapide kaj dure, ne uzante
la de li alitempe preferata kantfor-mo,
la poeto parolas pri tiu nova sperto:
 
Sed, rigora lumo eniĝas;
Kaj antaŭ mi ĝi etendiĝas,
Dezerte, plena da teruro kaj soleco;
Tie, fore, mi antaŭsentas la abismon;
En ĝi la nenion. –
 
Sed pluen kaj pluen
Trenas mi min
De tago al tag’,
De monat’ al monat’,
De jaro al jar’;
Ĝis mi fine
Elcherpita je l’ vivo kaj sen espero
Falos suben ĉevoje
Kaj la malnova, eterna nokto
kovros min kompate,
kune kun ĉiuj revoj kaj sopiroj.
 
Traduko de la Germana poemo "Unerbittliches
Licht dringt herein" de Theodor Storm
(Teodoro Stormo, *1817-09-14 -
†1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-04-14.

La germana-lingva originalo de tiu ĉi
poemo estas presita en la libro „Thedor
Storm“ de Regina Fasold, el la serio
Bild-Biographie, eldonita de la eldonejo
VEB Bibliographisches In-stitut Leipzig,
en 1990, ISBN 3-323-00196-6. El tiu
libro estas prenita ankaŭ la supra klariga
teksto.