Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Willy Nüesch [Kiel vi] Esperanto Arg-389-195 2013-08-28 18:49 Manfred nur tiun forigu
Christian Morgenstern * Wie kannst du nur am Morgen... Germana Arg-388-195 2004-03-01 09:25 Manfred nur tiun aldonu

Christian Morgenstern,
[Kiel vi]

 
tradukita de Willy Nüesch
 
Kiel vi, dum matenas,
sunbrilon prunteprenas
kaj lumas preskaŭ kiel ĝi?
Kaj kiam hor' preteris,
jam ĉio malaperis,
kaj grizas nokt' en vi!
 
La bonon vi forgesis,
kiu en vi progresis,
grumblul' rigardas vi sen ĝoj'
el de la eta via
senfine teda via
al via vivovoj'.
 
Tenu la ĝojon, koro,
pri l' matensuna oro,
farint' de tia tagplezur',
altsuper penso morna,
angor', severo dorna
do ĝis la noktobskur'!
 
Traduko de la Germana poemo "Wie kannst
du nur am Morgen..." de Christian Morgenstern
(Kristiano Matenstelo, *1871-05-06 -
†1914-03-31) en Esperanton de Willy
Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon,
Svislando, *1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
„Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.