Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Rote Rosen Germana Arg-374-186 2004-06-20 18:19 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ruĝaj rozoj Esperanto 2002-04-06 Arg-375-186 | MR-381-1 2004-06-20 18:19 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Rote Rosen

 

Theodor Storm,
Ruĝaj rozoj

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Wir haben nicht das Glück genossen   Feliĉon nian ni ne ĝuis
In indischer Gelassenheit;   en trankvileco, sen pasi’;
In Qualen ist’s emporgeschossen,   turmente ĝi nin superfluis,
Wir wussten nichts von Seligkeit.   ne konis la beaton ni.
 
Verzehrend kam’s in Sturm und Drange;   Nin voris veo incendia,
Ein Weh nur war es, keine Lust!   plezur’ ne estis tio ĉi!
Es bleichte deine zarte Wange   Fariĝis pala vango via,
Und brach den Atem meiner Brust.   kaj rompis mian spiron ĝi.
 
Es schlang uns ein in wilde Fluten,   En faŭkon estis ni ŝirataj,
Es riss uns in den jähen Schlund;   torente ĝi englutis nin;
Zerschmettert fast und im Verbluten   ni estis preskaŭ frakasataj,
Lag endlich trunken Mund auf Mund.   ĝis kuŝis buŝ’ sur buŝ’ je l’ fin’.
 
Des Lebens Flamme war gesunken,   Mutiĝis fajrofonto nia
Des Lebens Feuerquell verrauscht,   kaj sinkis de la vivo flam’,
Bis wir aufs neu den Götterfunken   ĝis nove la fajrero dia
Umfangend, selig eingetauscht.   Ekbrulis ree per la am’.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).

Mi, Manfred Retzlaf, trovis tiun ĉi poemon
en la libro „Thedor Storm“ de Regina
Fasold, el la serio Bild-Biographie,
eldonita de la eldonejo VEB Bibliographisches
Institut Leipzig, en 1990, ISBN 3-323-00196-6.
  Traduko de la Germana poemo "Rote Rosen"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-04-06.