Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Ein Epilog Germana Arg-370-184 2004-02-24 08:25 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Epilogo Esperanto 2002-04-03 Arg-371-184 | MR-379-1b 2004-02-24 08:20 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Epilogo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Elpensis mi ĝin por konsolo
En tiu tempo de mizer’,
En ĉi flortempo de kanajloj,
En tiu temp’ de malliber’.
 
Ne malesperas mi, la mondo
Ja devas ĝoje renoviĝi;
La vera ĝermo de la vivo
Senfrukte povas ne perdiĝi.
 
La sono de printemp-tempestoj,
Dumnokte timiginta nin,
aŭdebla en arb-susurado,
revenos foje je la fin’!
 
Kaj tiu lasta tondrobato
Postsonos tute tra l’ ĉiel’,1)
Kaj tiam vere printempiĝos
Kaj iĝos luma tagohel’.
 
Kaj vivu la estontaj homoj!
Kaj la poeto, vivu li,
Levanta el la min’ de l’ vivo
La gemon de la poezi’!
 
Traduko de la Germana poemo "Ein Epilog"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-04-03.

La poemo estu kvazaŭ epilogo pri la
malsukcesinta germana revolucio de 1848.
 
1) aŭ eble: Postsonos tuta tra l’ ĉiel’,